Brian Cowen (naskiĝis la 10-an de januaro 1960 en Tullamore) estas irlanda politikisto. Li estas membro de la konservativisma kaj naciisma politika partio Fianna Fáil. De la 7-a de majo 2008 ĝis la 9-a de marto 2011 li estis la ĉefministro de Irlando (irlande nomata Taoiseach [prononco "ti:ŝeĥ"]) kaj ankaŭ (ĝis la 22-a de januaro 2011) la prezidanto de sia partio. Antaŭe, de la 14-a de junio 2007 ĝis la 7-a de majo 2008, li estis vicĉefministro (irlande nomata Tánaiste [prononco "ta:neŝte"]), sub la Taoiseach Bertie Ahern.